Deklaro

English

Mi estas ricevinta leteron de mia samlandano Bjørn A. Bojesen. Li estas esperantisto kaj ne plaĉas, ke mi utilas la vorton "esperanto" pri la nigra parolado de Sauron.

Unue, li atentigas, ke esperanto estas tre pli bela ol la nigra parolado. "Nur vidu la nomon esperanto," li skribas. Ĝi estas belsona kaj havas du e'jn kaj unu o'n: En la nigra parolado, e ne ekzistas kaj o estas malofta. Li citas la poeto Kálocsay pri L. L. Zamenhof, la kreinto de esperanto: "Li ne kreis poezion kun esperanto, sed esperanton kun poezio."

Sed pli grava estas, ke esperanto konstruiĝis al noblaj celoj, dum Sauron faris la nigran paroladon nur faciligi sian malbonajn planojn. Bojesen skribas: "La nigra parolado fariĝis sterni morton kaj malamon. Zamenhof kreis esperanton al paco kaj amo."

Kompreneble, mi konsentas, ke esperanto kun sia "itala" gusto estas tre pli bela ol la nigra parolado. Mi ankaŭ konscias, ke esperanto konstruiĝis al celo tre pli nobla ol la celo de Sauron fari la nigran paroladon. Zamenhof deziris ebligi la popolojn de la mondo kompreni unu la alian. Sauron faris la nigran paroladon anstataŭigi la ekzistontajn lingvojn de la malsamaj triboj de la orkoj čar estis pli facila al li regi ilin se ili parolis nur unu lingvon. Kompreneble, mi ne pretendas, ke la nobla celo de Zamenhof kaj la malbonaj planoj de Sauron estas kompareblaj! Mi nur utilis la vorton "esperanto" en la plej ĝenerala senco - "simpla, konstruita interlingvo". Insulti la esperantistojn ne estis mia intenco.

Kaj nun mi nur ĝojas, ke mi ne nomis la quenyan "la klingon de Tolkien"...

Tolkien pri esperanto
Ardalambion Index